enkonduketo al persa skribarto,
http://purl.org/net/skrib02, © 2001-2005, abdola kjai
terminaro de
persa kaj araba belskribo
kun ilustroj

aperas ĉi tie terminoj de araba belskribo, precipe tiuj, kiuj utilas
en la persa stilo. en transskriboj ĉapelo sur vokala litero indikas ke
ĝi longas, „gh” notas gorĝan r-sonon, „q” notas senvoĉan eksplodan
gorĝan sonon, apostrofo povas esti ignorata.
a
- albumo — مرّقّع، مرّقّعات
- kolekto de originalaj aŭ faksimilaj skribartaĵoj.
- araba gumo — صمغ
- substanco el suko de arbo — plejofte de akacio — uzata por
homogenigi kaj malfluemigi inkon.
b
- bazlinio — خط كرسی، خط زمينه
- imagita aŭ desegnita streko, laŭ kiu oni enliniigas literojn. en
araba skribo la bazlinio trastrekas la literojn mezalte.
ĉ
- ĉalipo — چليپا
-
skribartaĵo
el kvar, malpli ofte 6, 8, 10 aŭ 12 duonversoj, duope
oblikve metitaj. la oblikvo estas de dekstre maldekstren alsupra. perse
ĉalipa.
- ĉina stilo — چينی
-
stilo de araba skribo
praktikata per peniko, kun kurbaj formoj okaze ornamitaj per dikaj
literkalkanoj. ĝin kreis kaj uzas ĉinaj islamanoj.
d
- divana stilo — ديوانی
- stilo de araba skribo, evoluinta el la penda
stilo, kun tre kurbaj, kunfluaj formoj, tre uzita en la osmanida
administro kaj ankoraŭ praktikata. perse divâni, arabe dîwânî,
tio estas kancelaria stilo.
- dua bazlinio — کرسی دوّم
- alto super la bazlinio, al kiu la skribisto povas levi literojn,
ilin iom malgrandigante, por pli harmonia kompono.
- duliniaĵo — بيت
-
dulinia
kajeraĵo. perse beyt.
- duonlarĝo — نيم قلم
- streko triona aŭ iom pli ol triona de la plena larĝo
tradicie kaj malĝuste nomata duona.
f
- fajloŝtono — سنگ چاقو تیزکنی
- malmola, densa kaj glata ŝtono, sur kiu oni akrigas la klingojn
de kalamtranĉiloj — plej ŝatataj estas iuj el afganio.
- fersulfato — زاج
- iu el la substancoj uzataj kiel nigra kolorigilo en inko.
- flora kufa stilo — کوفی مذهّب
- ornama stilo de araba skribo, en kiu strekoj super- aŭ
interlitere finiĝas per vegetaĵaj formoj.
- flua persa stilo — شكسته
-
persdevena stilo de araba skribo, flua, nefacile
legebla transformo de la persa stilo kreita
en la 1600aj jaroj. perse ŝekasteh, tio estas „rompita“, alude
ne al la formoj sed al la rompo de la reguloj de la persa stilo.
- fumonigro — دوده
- fulgo prenita el bruligo de ligno, graso aŭ alia materialo, uzata
kiel nigra kolorigilo en inko.
g
- glacea papero — كاغذ گلاسه
- papero kun enmikso de kaolino, kaj rezulte glata. la nebrila
speco aparte taŭgas por kalama skribado.
- gofro — ناخنی
- Procedo por elpremi duonreliefon en paperfolio; en irano oni
tradicie gofras per la ungo de la montrofingro, kiun oni tiucele
kreskigas kaj tranĉas laŭ sama formo, kiel beko de kalamo.
i
- inko — مرکب
- fluaĵo entenanta solvitan kolorilon.
- inkujo — مرکبدان
- poteto garnita per stoplo kaj entenanta fluan inkon, el kiu oni
ĉerpas per la kalam-beko.
k
- kajeraĵo — دفتری
- skribartaĵo el linioparoj per interspacado kaj streĉaĵoj egaligitaj. perse daftari.
- kano — نی
- tigo de fragmito, kiun oni senfoliigis dum kreskado, sekigis en
fermita loko, kaj pritranĉos al kalamo.
- kalambeko — نوك قلم
-
ekstremaĵo
de l' kalamo taŭge preparita por
skribado.
- kalamo — قلم
- streka skribilo farita el fragmita, junka, malpli ofte bambua
trunketo.
- kalamotranĉilo — قلمتراش
tranĉilo kun unu aŭ ofte pluraj mallarĝaj, tre akraj
klingoj, uzata nur por preparado de kalamoj.
- kalamujo — قلمدان
-
solida
skribilujo por kunportado de kalamoj. persaj kalamujoj estas el
muldokartono, ene remburitaj flanke de la kalambekoj, kaj ekstere
miniature ornamitaj. perse qalamdân.
- kompono — ترکیب
- elekto kaj dismeto de elementoj en verko.
- kopia stilo — نسخ
-
stilo de araba skribo kun simplaj, rektaj formoj,
kreita en la 800aj jaroj, iu el la fontoj de la persa
stilo, bazo por ordinara arablitera tipografio. arabe nasĥî,
perse nasĥ.
- kufa stilo — کوفی
-
stilo
de araba skribo kun larĝaj strekoj, simplaj, rektaj formoj,
stabila ekde la 700aj jaroj, ankoraŭ uzata pro sia efekta, antikva
aspekto. la nomon ĝi ŝuldas al la urbo kûfa en irako, en kies
regiono ĝi – laŭ la raportoj – aperis.
l
- larĝo — قوّت
- plej larĝa streko, kiun la skribilo povas fari.
- libra grando — كتابت
- dua skriba grando, pli granda ol la polva
grando, strekata per 0,5 ĝis 1,5-mm-a kalamo, uzata por libroj kaj
ĝenerale por prozaj tekstoj.
- literetudo — مفردات
- skribartaĵo, en kiu la skribisto sinsekve esploras la diversajn
formojn de ĉiu litero. perse mofrâdat.
m
- magreba stilo — مغربی
-
stilo de araba skribo komuna en nordafriko (alinome
magrebo), de libio ĝis andaluzio, kun malfortaj kontrastoj de
strekolarĝo, grandaj subliniaj kurboj, farata per obtuzbeka kalamo,
forme stabila ekde la 900aj jaroj.
- mallarĝo — ضعف
- plej mallarĝa streko, kiun la skribilo povas fari.
- mezurpunkto — نقطه اندازه گيری
-
kvadrato farita per la
larĝo de la strekilo kaj uzata por mezuri la grandojn de literaj
partoj. en araba belskribo mezurpunkto normale staras sur pinto, ne sur
latero.
- miniatura ornamaĵo — تذهيب
-
aro da delikataj desegnoj, surpentrita orname sur
objekto kaj aparte ĉirkaŭ skribaĵo.
- mir ali tabrizi — مير علی تبريزی
- (~1340 – ~1420) belskribisto, iniciatinto de la persa stilo.
- mir emâd al hasani — مير عماد الحسنی
- (~1553 – 1615 aŭ 1618) belskribisto kiu precizigis kaj stabiligis
la regulojn de la persa stilo.
- musmordaĵo — دندانه موشی
-
nuboforma, denteta ĉirkaŭo
de skribaĵo, kiu ĝin apartigas de la fono. ĝian randon oni komparas al
la postsigno de musa mordado.
n
- nigra etudo — سياه مشق
-
improvizita skribartaĵo, origine ekzerco, en kiu oni
plurdirekte ripetas diversajn literojn sur la paĝo ĝis nelegeblo. perse
siâh mashq.
o
- orienta kufa stilo — کوفی ایرانی
-
orienta substilo de
la kufa stilo, malpli peza pro altaj stangoj
(superliniaĵoj) kaj uzo de mallarĝoj.
- orta kufa stilo — کوفی هندسی، کوفی
بنّايی
-
ornama stilo de araba skribo el ortaj, unularĝaj
strekoj, uzata kun diversdirektaj vortoj por kovri surfacon de
monumento aŭ objekto.
p
- penda stilo — تعليق
-
stilo de araba skribo kun multaj kurboj kaj
literligaĵoj, kreita en la 1300aj jaroj. ĝi estas iu el la fontoj de la
persa stilo, kaj la bazo de la divana stilo.
arabe kaj perse ta'liq; per ĉi sama nomo oni kelkfoje celas la persan stilon, precipe en turkaj fakaj verkoj.
- persa stilo — نستليق
-
persdevena stilo de araba
skribo, malpeza, eleganta kunmikso de la kopia
stilo kaj de la penda stilo kreita en
la 1300aj jaroj, uzata precipe por versaĵoj. perse nasta'liq,
arabe fârsî, tio estas „persa“.
- polva grando — غبار
-
plej eta skribo, strekita per malpli ol 0,5-mm-a
kalambeko. arabe ghubâr, perse ghobâr, tio estas
„polvo.
r
- rejhan-stilo — ريحان
-
stilo de araba skribo kun imponaj formoj, altaj
stangoj, malpezaj kromsignoj, kreita en la 800aj jaroj, nuntempe ne plu
uzata. arabe rayhânî, perse reyhân, nomoj verŝajne
hazarde samsonaj kun tiu de bazilio.
- roĥa-stilo — رقاع
-
stilo de araba skribo kun
densaj, kurbaj formoj, kreita en la 1000aj jaroj. kombine kun la taŭkia
stilo, kaj simpligite, ĝi modelas por ordinara manskribo.
s
- ses stiloj — شش خط
- klasika difino de la muhaĥaĥ-, rejhan-,
roĥa-, taŭki-, triona kaj kopia stiloj far abu hosejn
fârsi ŝirazi (? – 940, arabe abû 'alî ibn
muqlah), per dimensiiga cirkla figuro. ĉi tiu metodo daŭre
influis la orientajn stilojn de arabidaj skriboj.
- skribosubaĵo — زیردستی
- iom elasta materialo, sur kiun oni metas surskribotan folion —
ordinare dosierujo el ledo.
- stoplo — ابریشم
- fadenoj de natura aŭ arta silko metitaj en inkujon, sorbintaj
inkon kaj ĝin redonantaj laŭ la premo de la kalambeko.
- streĉaĵo — كشيده
- horizontala plilongigo de liter-parto aŭ de interlitera streko
por alkadrigo de la linio aŭ por arta efekto.
t
- togro — طغرا
-
skribartaĵo
kun altaj stangoj kaj grandaj maldekstraj elipsoj, origine
aŭtentigaĵo komence de osmanidaj sultanaj dokumentoj. arabe tughra,
perse toghra, turke tuğra.
- tranĉapogilo — قطّ زن
- ŝvelforma, glata peco de eburo aŭ solida ligno, sur kiu oni
apogas la bekon de kalamo dum la tranĉado de ĝia ekstremo.
- triona stilo — ثلث
-
stilo de araba skribo kun stabilaj, ampleksaj formoj,
uzata monumente, titole, aŭ por alia solena prezento de teksto. arabe thuluth,
perse sols, turke sülüs.
u
- unuliniaĵo — سطر
- simpla belskribaĵo el unu linio.
v
- venta kaj nuba papero — کاغز ابر و باد
- papero, ricevinta koloran desegnon pro meto sur akvokuvon kun koloriga miksaĵo,
kiu akompanos skribaĵon
anstataŭ miniaturo — en iuj eŭropaj lingvoj marmoreska papero en la turka simple nuba papero.