enkonduketo al persa skribarto, http://purl.org/net/skrib02, © 2001-2005, abdola kjai

krominformo
instruado

al la ĉefpaĝo

en arab-skribaj landoj, ĝis meze de la 1900aj jaroj, kaligrafion private instruis majstroj. poste la afero iĝis institucia.

belskribarto estas populara studaĵo en irano, same kiel piano-muzikado en aliaj landoj. ĝin praktikas infanoj en lerneja kurso. la asocio de iranaj kaligrafiistoj aranĝas 4 aŭ 5-jaran programon, en kiu la persa stilo precipas. dua, far la lernanto libere elektita stilo, akompanas ekde la tria jaro. ekzamenoj kaj diplomoj agnoskas la progresadon de lernantoj.