la persa stilo kunigas ecojn kaj spertojn el pluraj antaŭaj stiloj de la araba kaligrafio. ĝi specife kunfandas ecojn de la kopia stilo kaj de la penda stilo. ĝi aperis fine de la 1300aj jaroj en persio, alivorte en nunaj irano kaj najbaraj landoj. ĝin iniciatis mir ali tabrizi kaj ties filo mir abdola. ĝia persa nomo nasta'liq aludas al la nomoj de la du stiloj, el kiuj ĝi fontas. en la araba lingvo oni nomas ĝin simple fârsî, tio estas persa.
de maldekstre dekstren: unu verko far mir ali tabrizi, du verkoj far mir emâd, du verkoj far kalhor.
klasikaj persaj poemoj estas la ŝatata enhavo de artaĵoj en la persa stilo. interalie poemoj de omar ĥajjâm (inter 1040 kaj 1050 – ~1123) kaj de hâfez (~1320 – ~1389). kelkaj aparte famaj aŭ bele interpreteblaj versoj iĝis kutimaj ekzercoj de belskribistoj.