enkonduketo al persa skribarto, http://purl.org/net/skrib02, © 2001-2005, abdola kjai

la persa stilo
miniatura ornamo

al la ĉefpaĝo

persaj belskribaĵoj pliofte havas miniaturajn ornamaĵojn. tiaj ornamaĵoj aplikas al skribaĵoj la rimedojn de tradicia persa miniaturo. ili pli bele prezentas la kaligrafiajn verkojn.

nuntempa irana miniatura ornamo

peco de nuntempa irana miniatura ornamo.

miniaturisto kutime estas alia ulo ol la skribartisto. li ornamas la finitan belskribaĵon laŭ la peto de la skribinto aŭ laŭ la peto de la aĉetinto. ofte tiu laboro restis anomima. estas novaĵo, ke kelkaj miniaturistoj nun subskribas siajn pentraĵojn.

tradiciaj belskribaĵoj en la persa stilo havas ordinare tian ornamon. mamoreska papero (perse venta-nuba papero) kelkfoje anstataŭas ĝin. iuj modernaj verkoj tute rezignas ornamaĵojn, lasante la skribaĵon nuda.