enkonduketo al persa skribarto, http://purl.org/net/skrib02, © 2001-2005, abdola kjai

la persa stilo
ĝenroj

al la ĉefpaĝo

belskribaj verkoj surprenas diversajn enpaĝigojn.

unuliniaĵo

unuliniaĵo, alklaku por pli granda bildo

ekzempla unuliniaĵo.

unuliniaĵo estas tre simpla kaligrafia ĝenro: ĝi konsistas el unu senrompa verso aŭ frazo. en ĝi helposignoj (intervortaj spacoj, komoj kaj ceteraj) ne estas, sed oni spacigas la literojn por harmonia rezulto. unuliniaĵo entenu almenaŭ unu streĉaĵon.

la linio povas esti iom arka. ĝi apenaŭ malleviĝas ĝis du trionoj de sia longo, kaj fine (maldekstre) leviĝas. tiu porokula korekto kompensas la iom malsupreniran impreson de strikte horizontala linio.

kajeraĵo

kajeraĵo, alklaku por pli granda bildo

ekzempla kajeraĵo.

kajeraĵo konsistas el almenaŭ du horizontalaj linioj. per interspacoj, supermetoj kaj literstreĉoj oni egaligas la liniojn.

eventuale inter la du linioj de paro, oni povas meti – komence kaj fine – deŝovon de unu punkto kaj duono.

ĉalipo

ĉalipo, alklaku por pli granda bildo plano de ĉalipo

ekzempla ĉalipo apud la ideala plano. grandoj estas indikataj per mezurpunktoj.

ĉalipo estas ĝenro ŝate praktikata en la persa stilo, ankaŭ en la flua persa stilo, malpli ofte en la kopia. ĝi entenas 4 versduonojn (eventuale 6, 8 aŭ pli) parigitajn laŭ alsupra oblikvo. ĉiuj grandoj de la verko konformas al strikta ŝablono.

la lokojn de streĉitaj literoj oni zorge elektas por atingi sampezon de la tuto. iu el la preferataj metoj estas laŭ arko al maldekstro, kiu trairas la tutan komponaĵon.

ĉalipon oni strekas per ilo kun 1 ĝis 4-milimetre larĝa beko.

(vidu ankaŭ en la glosaro la artikolon ĉalipo.)

nigra etudo

nigra etudo estas ĝenro por ĉiuj stiloj. prae ĝi estis nura prepara ekzerco. la skribisto faris disajn literojn senorde, turnadis la folion, insistante ĝis nigrigo de la papero.

jam en la 1600aj jaroj tiu praktiko evoluis al konscie kulturata ĝenro. en nigra etudo la skribaĵo iĝas nelegebla, kvazaŭ nefigura pentraĵo.

nigra etudo, alklaku por pli granda bildo

ekzemplo de nigra etudo.

(vidu ankaŭ en la glosaro la artikolon nigra etudo.)