enkonduketo al persa skribarto, http://purl.org/net/skrib02, © 2001-2005, abdola kjai

la persa stilo
kielo

al la ĉefpaĝo

formoj

per sia nomo la persa stilo (nasta'liq) montras, ke ĝi depruntis la rektan aspekton de la kopia stilo (nasĥ) kaj la  kurban aspekton de la penda stilo (ta'liq).  ĝi sampezigas ilin.

klino de literoj

litera klino – kontraste al aliaj stiloj la persa stilo klinas la literan akson al malantaŭo. la kurboj sekve ne rondas sed ovoformas.

spite al flua aspekto ĝi estas formala, malrapida stilo. la vertikala akso de literoj iom kliniĝas malantaŭen, tio estas – en skribo iranta de dekstro al maldekstro – dekstren. la kontrastoj malabruptas, strekoj varias sen subitaj rompoj de plena larĝo ĝis pleja mallarĝo de strekoj.

lingva influo

per la persa stilo oni notadis precipe klasikajn persajn poemojn. en aliaj lingvoj, la relativaj abundoj de la diversaj literoj kaj la longoj de vortoj alias. tio ŝanĝetas la aspekton de tekstoj: arabaj tekstoj grafike pli densas, turkaj tekstoj enhavas pli longe kunligitajn vortojn.

mezurado

literformojn en la persa stilo oni mezuras per mezurpunktoj, laŭ procedo komuna al ĉiuj stiloj de araba belskribo.

proporcio de literoj

dimensioj de literoj – mezurpunktoj (ofte nur konturaj) klarigas sur instruaj ekzemploj la grandojn. cirkleto indikas proksimume duon-punktan grandon.

mezurpunkto estas kvadrateto surpinte staranta, strekita per la plena larĝo de la skribilbeko. la flanko de la punkto povas varii de 0,5 mm ĉe etaj kalamoj ĝis 12 mm aŭ iom pli ĉe dik-tubaj kalamoj. grando de ĉiu litero kaj larĝo de ĝiaj strekoj dependas de tiu punkta referenco. ekzemple la litero a estas vertikala streko tri punktojn alta.

Preparita kalamo havas nur unu beklarĝon, ĝi do taŭgas nur por unu litera grando.

strekado

la persan stilon oni skribas malrapide. ŝajne unustreka litero plejofte konsistas el pluraj pecoj, inter kiuj oni levas la kalamon kaj laŭbezone reprenas inkon.

literdesegna procedo

literdesegna procedo – la danca formo de litero je ŝajnas senrompe sinua. analizo maldekstre montras, ke ĝin oni reale strekas per tri gestoj.

sama litero havas plurajn formojn. tio dependas ne nur je la loko de la litero en la vorto, laŭ ĝenerala regulo de araba skribo, sed ankaŭ de libera elekto inter formaj variaĵoj. la skribartisto elektas apartan formon por emfazi vorton, aŭ por harmonie respondi al la grafikaj pezoj de apudaj literoj.

plej impresaj transformoj estas la streĉaĵoj, pro kiuj horizontalo de iu litero etendiĝas ĝis 9- aŭ 11-punkta longo.