enkonduketo al persa skribarto, http://purl.org/net/skrib02, © 2001-2005, abdola kjai

iloj
kalamotranĉilo
kaj tranĉapogilo

al la ĉefpaĝo

kalamotranĉilo

la kalamotranĉiloj havas tre akrajn ŝtalajn klingojn. unu tranĉilo havas unu aŭ plurajn klingojn, pli ofte du. ili pli rektas ol la klingoj de plumtranĉiloj, kiujn oni uzis en eŭropo antaŭ la 1900aj jaroj. la klingoj maldikas, tiel ke oni povu kurbe entranĉi la maldikan kanotubon. ili ordinare pli altas kaj pli maldikas je la ekstremo, ol je la bazo.

kvin kalamotranĉiloj kaj unu akriga ŝtono

kvin kalamotranĉiloj kaj unu akriga ŝtono – en la fokusa cirklo oni vidas la subskribon de la forĝisto sur la klingobazo, kun la voknomo en latinaj literoj.

kalamotranĉilojn faras metiistoj laŭ metodoj tradiciataj de patro al filo. ili subskribas siajn forĝaĵojn baze de la klingoj.

la klingo per sia larĝo respondas al la diametro de tuboj, kiujn la tranĉilo povas malfermi. se la ilo havas du klingojn, unu estas pli alta, la alia estas malpli alta. per la malalta oni malfermas la tubon, kaj per la alta oni tratranĉas la bekon. (pri la procedo de tranĉado vidu la paĝon de kalamo.)

kalamotranĉilon oni uzu nur por prepari kalamojn. oni ĝin reakrigas per akriga ŝtono. oni ĝin uzas kune kun tranĉapogilo.

tranĉapogilo

kiam oni finfaras la ekstremaĵon de kalamo, oni bezonas apogilon. la taŭga objekto estas tranĉsubaĵo, alinome tranĉapogilo.

tri tranĉapogiloj

tri tranĉapogiloj, maldekstre el ligno, meze el eburo (por kalamoj de libra grando, tio estas malgrandaj), dekstre el osto.

tranĉapogilo estu malmola, por ke oni tratranĉu rapide kaj nete, kun karakteriza klako de la klingo sur la plato. ĝi estu iom elasta, ke ĝi tiam ne difektu la klingon. ĝi estu ankaŭ iom ŝvelforma por adaptiĝi al la interna kurbo de la tranĉota kano.

plej bonaj substancoj por tranĉapogilo estas osto aŭ malmola ligno.