enkonduketo al persa skribarto, http://purl.org/net/skrib02, © 2001-2005, abdola kjai

iloj
inko

al la ĉefpaĝo

konsisto

antikve skribistoj mem faradis sian inkon. nigron provizis precipe fulgo. kelkfoje iom da mielo igis ĝin pli brila. nuntempe inko taŭga por araba aŭ persa kaligrafio vendatas en butikoj. la ĝustan konsiston konas – kaj ne konigas – la produktistoj.

pulvora inko

pulvora inko.

ĵus aĉetita inko ne pretas por uzo. ĝi estas pulvoro, kiun oni vigle kaj longe kirlu en senkalka akvo. oni povas bonodorigi ĝin per rozakvo.

inkujo

en la inkujon oni metas silkostupon, kaj surverŝas la likvan inkon. la stupo sorbas ĝin kaj ŝvele plenigas la ujon. tio ebligos nuancan dozadon: pli forta premo de l' kalamo ĉerpos pli da inko por longa litero aŭ vorto, malpli forta premo ĉerpos malpli da inko por eta formo. la stupo krome retenas la inkon okaze de pretervola renverso de la vazeto.

inkujo kaj silkostupo

inkujo el kupra alojo, stupo el natura silko (maldekstre), stupo el arta silko (dekstre).

la inkujoj maldiafanas, ĉar la inkon oni devas ŝirmi kontraŭ lumo. la buŝo de la vazeto estu sufiĉe larĝa, ke oni povu facile preni inkon sur la kalambekon.