enkonduketo al persa skribarto, http://purl.org/net/skrib02, © 2001-2005, abdola kjai

iloj
papero

al la ĉefpaĝo

skribista sinteno

ĝis en la 1800aj jaroj skribisto kutime sidadis krurokruce sur la grundo. li apogis sian dorson ĉe muro aŭ kuseno. la folion li surmetis sur sian femuron, ĝin iom post iom flanke glitigante laŭ la skribado. nuntempaj kaligrafoj pli ofte laboras sur tablo.

subsurfaco

iom da moleco sub la folio bezonatas. taŭgas leda subaĵo. kiel malriĉula subaĵo povas servi ankaŭ du- aŭ tri-milimetra tavolo da taggazeta papero.

paperspeco

la papero pli glatu ol ordinara kopi-papero. tradicie por prepari foliojn oni prem-ŝovis sur ilin kompaktan ŝtonon, aŭ ilin tegis per amelo aŭ ovoblankaĵo. nuntempe aĉeteblas kaolinpapero. preferindas nebrila speco; la brila speco tro glitigas la kalamon kaj ne sufiĉe sorbas inkon.